Magnificat

plurlingvaj tabuloj de la preĝo Magnificat, en la kirko de la vizito, Esperanto supre dekstre
plia versio pri la multlingvaj tabuloj de la preĝo, jen la Esperantlingva versio centre

La preĝo Magnificat (magnificat en latino) estas kanto kaj preĝo en la katolika kristanismo. Ĝi venas de la evangelio laŭ Sankta Luko 1:46-55 kaj reproduktas la vortojn per kiuj, laŭ la evangeliisto, Maria sin turnas al Dio kiam ŝi vizitas ŝian kuzinon Elizabeto, patrino de Johano la Baptisto kaj edzino de Zeĥarja. La nomo de la preĝo estis prenita de la unua latinlingva frazo kiu tekstas Magnificat anima mea Dominum.

En la loko en kiu laŭ la kristana tradicio la vizitanta Maria estas bonvenigata de la kuzino Elizabeto oni poste konstruis preĝejon, unue bizancan, poste krucmilitistan, kaj tiu estis renovigata en la 19-a kaj 20-a jarcentoj: la kirkon de la vizito en la antikva urbeto Ejn Kerem, nun parto de la urba teritorio de Jerusalemo.

En la antaŭkirka placo ĉe la muro vidalvide de la suba kirko la preĝo Magnificat notiĝis en pluraj lingvoj sur ceramikaj kaheloj. Ĝis la jaro 1954 kolektiĝis versioj en ekzakte 42 lingvoj, nombro laŭ iuj kristanaj mistikuloj kaj numerologoj konsiderata aparte sankta, inter ili kompreneble ankaŭ la latina kaj Esperanto. En la postaj jaroj tamen ankoraŭ aldoniĝis iuj pliaj versioj, tial ke nun estas iom pli ol 50 lingvoj.

la versio en Esperanto el la maldekstra foto
... kaj el la dekstra jen pligrandigite

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search