Marmilito

Pentraĵo de la franca (maldekstre) kaj la brita (dekstre) linioj ĉe la Batalo de Chesapeake.
Foto de la Atako kontraŭ Pearl Harbor.

Marmilito estas milito en kaj ĉe maroj, oceanoj, aŭ ajnaj aliaj ĉefaj akvejoj kiaj grandaj lagoj kaj larĝaj riveroj. La homaro faris batalojn en maro dum pli ol 3,000 jaroj. Eĉ en la interno de grandaj teramasoj, transportado antaŭ la etenda alveno de fervojoj estis tre dependa el riveroj, kanaloj, kaj aliaj navigeblaj akvovojoj. En la moderna epoko tiuj ludis gravan rolon en la disvolvigo de la moderna mondo en Britio, Nederlando kaj norda Germanio, ĉar ili permesis la movadon de kernaj varoj kaj krudaj materialoj sen kiuj la Industria Revolucio ne estus okazinta. Tiele la militantaj potencoj klopodis hegemonii en tiu medio ĉu per pacaj ĉu per perfortaj rimedoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search