Medikonservado

Multe da atento doniĝis al konservado de la naturaj karakteroj de Hopetoun Akvofaloj, Aŭstralio, permesante abundan aliron de vizitantoj.

Medikonservado, konservisma movado, ankaŭ konata kiel naturprotektado, estas politika, media kaj socia movado kiu celas protekti naturajn resursojn inkluzive de bestoj, fungoj kaj plantospecioj same kiel ilian vivejon por la posta tempo.

La frua konservada movado koncernas al ĉasado, fiŝkaptado kaj naturadministrado, akvo, grundokonservado kaj daŭrigebla forstado. La nuntempa konservada movado plilarĝigis de la emfazo de la frua movado al uzado de daŭrigeblaj krudmaterialoj kaj konservado de naturejoj por inkludi konservadon de biodiverseco. Kelkaj diras ke la konservadisma movado estas parto de la pli larĝa kaj pli sekvoriĉa media movado, dum aliaj argumentas ke ili malsamas kaj en ideologio kaj en praktiko. Ĉefe en Usono, konservado estas vidita kiel deviante de ekologiismo en tio ke ĝi planas konservi krudmaterialojn eksplicite por ilia daŭra daŭrigebla uzado fare de homoj.[1] En aliaj mondopartoj konservado estas uzita pli larĝe por inkludi la administradon de naturaj areoj kaj la aktivan protektadon de faŭno por ilia ena valoro, same kiel pro ĉiu valoro kiun ĝi povas havi por homoj.

  1. Gifford, John C.. (1945) Living by the Land. Coral Gables, Florida: Glade House, p. 8.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search