Melotrono

La Mellotron M400 havas forigeblan kadron kiu povas esti anstataŭita per alia kiu enhavus diferencajn sonojn.

Melotrono, aŭ mellotron en la angla, estas elektro-mekanika, polifonia songenerila klavaro origine disvolvigita kaj konstruita en Birmingham, Anglio, en 1963. Ĝi evoluis el simila instrumento, nome Chamberlin, sed povis esti amas-produktita pli efike. La instrumento estas ludata per premado de ties klavoj, el kiuj ĉiu funkciigas longon de magneta registraĵo kontraŭ sonigila rado. Kiam la klavo estas liberigita, la registraĵo estas remetita al sia dekomenca loko. Diferencaj partoj de la registraĵo povas esti ludata por aliri al diferencaj sonoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search