Mikroformatoj

mikroformatoj
mikroformatoj

Mikroformatoj estas marklingva formato por semantika prinotaĵo de HTMLXHTML. Mikroformataj prinotaĵoj povas facile esti ekstraktataj el retpaĝaroj kaj igas kompreneblaj al pliaj programoj (ekz. al serĉiloj) la signifon de la paĝara enhavo.

La ĝis nun ekzistantaj (X)HTML-normoj permesas minimalajn semantikajn prinotaĵojn per la sekvaj atributoj:

class
klasonomo
rel
(relationship) antaŭen-cela rilato en ankro-elemento (<a href=... rel=...>...</a>), priskribo de la cela adreso
rev
(reverse relationship) malantaŭen-cela rilato, do malo de la antaŭen-cela rilato, priskribo de referencanta dokumento

Ĉiu mikroformato estis evoluigita por speciala temaro aŭ sciaro. Tiel ekzistas mikroformatoj por fiksitaj datoj, por kontaktaj informoj kaj por socialaj rilatoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search