Missing

Missing
filmo
Originala titolo Missing
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 13 aŭg. 1982, 1982
Ĝenro filma dramo, mistera filmo, politika suspensa filmo
Kameraado Ricardo Aronovich
Reĝisoro(j) Costa-Gavras
Produktisto(j) Edward Lewis
Scenaro Costa-Gavras • Donald Stewart • Thomas Hauser
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Ĉilio
Muziko de Vangelis
Rolantoj Jack Lemmon • Sissy Spacek • Melanie Mayron • John Shea • Janice Rule • Charles Cioffi • David Clennon • Jerry Hardin • Richard Bradford • Joe Regalbuto • Keith Szarabajka • Martin LaSalle • Richard Venture • Tina Romero • Ward Costello • Hansford Rowe
Produktinta firmao PolyGram Filmed Entertainment
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Ora PalmoWriters Guild of America Award • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Missing (stiligita kiel missing., (Malaperigito)) estas usona historia drama filmo de 1982 reĝisorita de Costa-Gavras en kiu stelulis Sissy Spacek, Jack Lemmon, Melanie Mayron, John Shea, Janice Rule kaj Charles Cioffi. Ĝi estis bazita sur la reala historio de usona ĵurnalisto Charles Horman, kiu malaperis dum la sangelverŝa sekvo de la Uson-apogita puĉo en Ĉilio en 1973 kiu elpostenigis la demokratie elektitan socialisman Prezidenton Salvador Allende. La agado okazas dum la tagoj kaj semajnoj post la malapero de Horman kaj rakontas lian serĉadon fare de liaj patro kaj edzino ĝis iĝi konscia pri lia fino. La filmo ekzamenas la rilaton inter la edzino de Horman nome Beth (Spacek) kaj ŝia bopatro, nome la usona negocisto Ed Horman (Lemmon) kiu dekomence opinias senkulpaj kaj la puĉan reĝimon kaj la usonan komplicecon.

La filmo estis publikigta en kinejoj la 12an de februaro, 1982. Ĝi estis prezentita konkurence en la Festivalo de Cannes de 1982 en kiu ĝi kunricevis la premion Palme d'Or (kun Yol). Ĝi ricevis kvar nomumojn por la Oskar-premio: nome por la Plej Bonkvalita Filmo, por la Plej Bonkvalita Ĉefaktoro (Lemmon), por la Plej Bonkvalita Ĉefaktorino (Spacek) kaj fakte ricevis tiun por la Plej Bonkvalita Scenaro (Bazita sur materialo el alia komunikilo). Missing enspazigis 16 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ sia buĝeto de 9.5 milionoj da usonaj dolaroj. La filmo estis malpermesita en Ĉilio dum la diktatoreco de Augusto Pinochet, kvankam nek Ĉilio nek Pinochet mem estis eĉ menciitaj laŭ iliaj nomoj (kvankam ja oni menciis la nomojn de la ĉiliaj urboj Viña del Mar kaj Santiago).[1]

  1. Ebert, Roger, "Missing", Chicago Sun-Times, 1982-01-01. Kontrolita 16a de marto 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search