Molinismo

Luizo de Molina.

Molinismo estas teologia fluo kiu eltiris inspiron el la studoj plenumitaj de Jezuito Luizo de Molina (1535 - 1600).

La starta punkto de tiu teologia teorio estas la eblo kunigi la staton de la dia ĉioscio kun la libera volo de la homo.

La dia Graco kaj la homa libero povas akordiĝi ĉar Dio mem povas certe antaŭvidi en sia ĉiopovo la estontajn konsenton kaj malkonsenton de la homo al la graco mem.

Tiu plano de savo estas aktualigita pro la pozitiva aspekto atribuita al la "homa libero" ĉar ankaŭ la origina peko ne senfajrigis la soifon de la savo.

Luizo de Molina subtenis, en sia verko De concordia liberi arbitrii cum gratiae donis, divina praescientia, providentia, praedestinatione, et reprobatione ad nonnullos primae partis divi Thomae articulos[1] ke Dio posedas la scion de ĉiuj eventoj. Pere de sia "Meza scienco"[2] li konas la agojn kaj okazintajn aŭ okazontajn kaj tiujn kiuj neniam okazos.

El sia flanko la homo posedas la laŭgradan liberon ricevi la savon. La homo, tial, estas “puŝita” de "sufiĉeco" (sufiĉa graco), kiu helpas ree komenci kredi, ami kaj esperi, ĝis alveni al la graco "efika", la plej alta grado de la spirita leviĝo. El tio la kuniĝo, nome la renkonta punkto inter la scio-kapablo de Dio kaj homa libervolo.

(Parenteze). Al 'molinismo', kiel pensfluo, adheris ankaŭ mercedana fratulo Gabriel Tellez (1584-1648) kiu elektis kiel artista nomo Tirso de Molina por omaĝi sian majstron. Tirso estas fama epigono de la hispana teatro de la 'Siglo de oro', aŭtoro de Don Johano. La bonfaranto de Sevilo, dramo encentrita sur la figuro de deloganto kiu havis grandegan sukceson sur la scenejoj.[3]

  1. Pri la harmonio de la libera volo kun la donoj de la graco, dia antaŭscio, providenco, antaŭdestinismo, kaj pri disputo pri iuj artikoloj de la unua parto de Sankta Tomaso.
  2. Laŭ Molina ekzistas, fakte, en Dio kune kun la scienco de inteligento (per kiu li konas ĉiujn eblecojn entenatajn en sia ĉiopovo kaj la scienco de vizio (per kiu li konas siajn liberarajn kreojn), sciformo kiu okupas la mezon de tiuj du formoj, intera scienco pere de kiu li konas kion faros la kreitaĵoj dotitaj per libera volo, sen ke tio neniigu ilian liberon libervole agadi aŭ malagadi
  3. Pri tiu dramo zorgis version ankaŭ Molière kaj poste Carlo Goldoni antaŭ ol la temo estu majstre reprenita de la muzikoj de Mozart sur libreto de Lorenzo Da Ponte.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search