Namoj

Namoj
etno
Kojoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Setlejo de la namoj kaj damaroj
Nama - Estro Hendrik Witbooi (centro) kaj liaj kunuloj

La namoj (en la historia koloniista literaturo nomataj hotentotoj) estas tribo hejma en Sud-Afriko kaj Namibio, kiu nombriĝas kune kun la orlamoj al la kojoj. La plej multaj el la hodiaŭ proksimume 100.000 namoj vivas en Namibio - tie en la suda regiono Karaso, la antaŭa Namalando - kaj formas proksimume 5% de la tuta namibia loĝantaro. Malgranda parto de la namoj loĝas en la sude al Namibio limantaj regionoj de la Norda Kabo-provinco de Sud-Afriko - en la Namakalando.

Pro ilia iom ruĝeca haŭtkoloro la literaturfontoj uzas por la namoj ankaŭ la nomon "ruĝa nacio" (germanlingve "Rote Nation").


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search