Naturkuracado

Naturkuracadonaturopatio estas naturkuraca sistemo kiu rekonas la naturan propran, regenerigan kuracpovon de la korpo. Kronika malsano ekestus kiam tiu propra kuracpovo ne plu kapablus forigi restaĵojn en la korpo. Tial naturkuracistoj forte akcelas edukadon kaj informadon pri sana naturnutrado kaj sana vivhigieno.

Al la tradicia naturkuracado apartenas fastado, dietoj, lumo-, aero- kaj hidroterapio, ofte aplikataj en kuraclokoj. Kutimaj helpiloj estas sanigaj herboj, biologiaj aŭ homeopataj medikamentoj kaj akupunkturo, kombinite kun fizioterapio kaj formoj de fizika ekzercado kiel ĉi kung, respiraj teknikoj, ŝanĝi vivstilon, sane manĝi kaj uzi certajn manĝosuplementojn.

Ofte oni aplikas plurterapian aliron.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search