Neopterigioj (Neopterygii, de la malnovgrekaj neos 'nova' kaj pteryx 'naĝilo') estas subklaso de radinaĝilaj fiŝoj (Actinopterygii). La neopterigoj inkludas la holosteojn kaj la teleosteojn; ĉi-lastaj inkludas la grandan plejmulton de la vivantaj fiŝaj specioj, kaj kaj pli ol duonon de la vivantaj vertebruloj.[1] La teleosteoj estas diversaj kaj en nesala akvo kaj en oceanoj, dum holosteoj pluvivas nur en nesalaj habitatoj. Oni ankoraŭ faras la unuan sciencan priskribon por multaj teleosteaj specioj en ĉiu jaro.[1]
Eble la plej malnova konata neopterigio estas la verŝajne semionotoforma Acentrophorus varians el la meza permio de Rusujo;[2][3] tamen, unu esploro, kiu enkalkulis morfologiajn informojn pri fosilioj kaj molekulajn pri kerna and mitokondria DNA, determinis la disiĝodaton je almenaŭ 284 mjan (milionoj da jaroj antaŭ la nuno), en la artinskio, aĝo de la frua permio.[4] Alia esploro proponas eĉ pli fruan disiĝon (360 mjan, ĉirkaŭ la devonio-karbonia limo).[5]
Vertebruloj |
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search