Nombregoj

Por informo pri tio kiel grandaj nombroj estas nomataj, vidu la artikolon vortoj por grandegaj nombroj.

Grandaj nombroj estas nombroj, kiuj estas grave pli grandaj ol tiuj kiuj estas kutime uzitaj en ĉiutaga vivo, ekzemple en simpla nombrado aŭ en monaj transakcioj. La termino tipe signifas grandajn pozitivajn entjerojn, aŭ pli ĝenerale, grandajn pozitivajn reelajn nombrojn, sed ĝi povas ankaŭ esti uzata en aliaj ĉirkaŭtekstoj.

Tre grandaj nombroj ofte okazas en kampoj kiel matematiko, kosmologio kaj ĉifriko. Iam homoj epitetumas nombrojn kiel "astronomie grandaj". Tamen, facile eblas matematike difini nombrojn, kiuj estas multe pli grandaj ol tiuj uzataj eĉ en astronomio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search