Novbopo

Novbopo estas stilo de ĵazo ekestinta sekve de la revena intereso pri bibopo kaj malmolbopo ekde la fino de la 1970-aj jaroj.[1] Por kelkaj aŭtoroj ankaŭ temas pri la evoluo el post(bi)bopo, kies ĉefa rolulo estis John Coltrane, kaj ke ĝi estas unu el la evoluaj vojoj de la ĝenro en la 1970-aj jaroj.[2] Ĝenerale la termino postbopo estas uzata por tiuj ĵazmuzikistoj, kiuj elirante de malmolbopo aŭ de bibopo estis influataj de la pioniroj de libera ĵazo, sen tamen necese adaptiĝi al unu el ĉi tiuj ĝenroj.

  1. Wicke kaj Ziegenrücker tekstis en la Handbuch der populären Musik (prilaborita kaj plivastigita noveldono, 2001, p. 354) pri novbopo: „... Ludmaniero de ĵazo ekestinta en la okdekaj jaroj en Usono, kiu esence baziĝas sur la bibopo de la kvardekaj jaroj, kiu estis remalkovrita de tuta generacio de junaj muzikistoj kaj ligata kun influoj el la nuntempa ĵazo. Ĉefaj reprezentantoj estas trumpetisto Wynton Marsalis (naskiĝinta en 1961), Terence Blanchard (naskiĝinta en 1962), Brian Lynch (naskiĝinta en 1972) kaj Roy Hargrove (naskiĝinta en 1970) same kiel la saksofonistoj Kenny Garrett (naskiĝinta en 1964), Bob Berg (naskiĝinta en 1951) kaj Courtney Pine (naskiĝinta en 1964).“
  2. Berendt: op.ref., p. 70

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search