Ofensivo

Ofensivo laŭ la difino de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas ĉiuspeca "ago de armeo, per kiu ĝi celas forpeli la malamikon kaj ĝin detrui". Rilate al tio, la adjektivo ofensiva signifas nur "rilata al ofensivo" en armea senco, ekzemple en la termino ofensiva kaj defensiva alianco.[1] En pluraj naciaj lingvoj, aparte la angla, la koncerna vorto ankaŭ havas plurajn enhavajn nuancojn ekster tiu armea senco - en Esperanto la vorto estas tute klare armea (aparte de tio kompreneble ekzistas la vorto ofendo kaj la adjektivo ofenda, kiu signifas ion tute alian). Ofensivo do estas armea operaco kie armita forto estas uzata en agresema progresado por okupi teritorion, forigi malamikajn fortojn aŭ atingi aliajn strategiajn, funkciajn aŭ taktikajn celojn. Aliaj esprimoj estas "atako", aŭ pli specife "invado".

Soldatoj de la Ruĝa Armeo dum ili partoprenas ofensivon sur la orienta fronto dum la dua mondmilito

Kutime, por la sukceso de ofensivo necesas dungi pli grandan nombron da trupoj por la atakanta flanko. Ĝi estas unu el la rimedoj por preni la iniciaton en batalo kaj estas konsiderata utila por venko, kvankam ĝi bezonas defendan fazon dum sia ekzekuto[2]. Ĝi povas esti de tri tipoj: tera, mararmea[3]aerarmea.

Maramea ofensivo, kiel ekzemple la atako kontraŭ Pearl Harbor, postulas repripensi naciajn strategiojn same kiel signifan loĝistikan klopodon detrui malamikajn marameajn kapablojn. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por malpermesi malamikajn ŝipojn, kiel la batalo de Atlantiko de la dua mondmilito.

Aeran ofensivon kutime determinas la speco de aviadilo utiligita. Ofensivoj, faritaj per la uzo de ĉasaviadiloj, ebligas establi aersuperecon kaj en difinita aerspaco kaj super difinita teritorio. Strategia bombada ofensivo, farita per bombaviadiloj, estas tipo uzata vaste de la Aliancanoj dum la dua mondmilito[4]. La uzo de grundatakaviadiloj en subteno de grundaj ofensivoj ankaŭ estas difinita kiel aera ofensivo, kiel tiu farita en la malferma fazo de operaco Kutuzov kaj operaco Polkovodec Rumjancev de la Ruĝa Armeo dum la batalo ĉe Kursko, kiam centoj de aviadiloj de speco Iljuŝin Il-2 estis uzitaj amase por superforti terajn trupojn de la armeo Wehrmacht.

  1. difino de "ofensivo" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. Glantz, David M., Soviet military operational art: in pursuit of deep battle (angle: "Soveti-armea operacia arto: en okupo de profunda batalo"), eldonejo Frank Cass, Londono, 1991 ISBN 0-7146-4077-8, paĝo 220.
  3. Edward kaj Henning Wegener. (1976) The Soviet Naval Offensive: An Examination of the Strategic Role of Soviet Naval Forces in the East-West Conflict (angle: "La sovetia maramea ofensivo: ekzameno de la strategia rolo de sovetia mararmeo en la orienta-okcidenta konflikto". Naval Institute Press.
  4. Norman Longmate: The Bombers (angle: "la bombaviadiloj"), eldonejo Hutchins & Co, 1983, ISBN 0-09-151580-7, paĝoj 309-312.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search