Oratoro

Oratoro en esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  1. homo, kiu kutimas publike paroladi: juĝeja, politika, eklezia oratoro, respektive
  2. tiu, kiu parolas en la nomo de kolegoj: li estis la oratoro de la grupo.

La vorto konatiĝis aparte en la latina formo orator ("parolisto") en la Romia Imperio. En la klasika teorio de retoriko (de la greka vorto por oratoro, Ρήτορας [Retoras]), la vorto oratoro estas fakvorto por "strategia komunikisto". Sekve la retorika praktiko estas "la rego de sukcesorientitaj komunikaj metodoj" (laŭ Joachim Knape, origine germane die "Beherrschung erfolgsorientierter strategischer Kommunikationsverfahren"). Homo en rolo de oratoro komunikas por konvinki la aŭskultantaron pri la graveco kaj subtenindeco de certa celo, greke nomata τέλος, do "telos". Dum retorikisto estas tiu kiu instruas publikan paroladon, oratoro estas tiu kiu publike praktikas ĝin.

En la pli novaj teorioj de retoriko kaj amaskomunikado la instanco de oratoro ne plu ligiĝas nepre al individua persono kaj al la situacio de voĉa parolado, sed uzatas en pli vasta kaj pli abstrakta senco. Tiel ekzemple tuta redakcio de politika gazeto povas transpreni la funkcion de oratoro. Iuj sciencistoj sistemon de pluraj homoj en komuna funkcio de oratoro nomas "oratoran kolektivon".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search