Ossolineum

Ossolineum
biblioteko
eldonejo, kultura institucio [+]

LandoPollando
SituoVroclavo
- koordinatoj51° 6′ 49″ N, 17° 2′ 12″ O (mapo)51.1136111117.03666667Koordinatoj: 51° 6′ 49″ N, 17° 2′ 12″ O (mapo) [+]

Estiĝo1827

Ossolineum (Malsuprasilezio)
Ossolineum (Malsuprasilezio)
DEC

Ossolineum (Pollando)
Ossolineum (Pollando)
DEC
Map
Ossolineum

Vikimedia Komunejo:  Ossolineum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la eksa Ossolineum en Lvivo (Ukrainio)
grafo Józef Maksymilian Ossoliński, fondinto de la instituto

Ossolineum (pole Zakład Narodowy im. Ossolińskich (ZNiO), Ossolineum) estas pola scienca kaj kultura instituto, kiu ĝis la jaro 1945 troviĝis en Lvovo kaj poste estis translokigita al Vroclavo.

Ĝi estis unu el la plej gravaj centroj de la pola kulturo, pri kio decidis antaŭ ĉio riĉaj bibliotekaj kolektoj, laŭ la valoro la dua en Pollando post Jagelona Biblioteko en Krakovo. Fonto de ties vivteno estis enspezoj de bienoj de la fondisto, estrataj de ĝisvivaj kuratoroj.

Post ekziligo de poloj el Lvovo kaj forpreno de la urbo disde Pollando en 1945 Ossolineum estis translokigita al Vroclavo, kie ĝi troviĝas ĝis hodiaŭ. En konstruaĵo de la nuna Ossolineum antaŭ la dua mondmilito estis katolika gimnazio je la nomo al sankta Matiaso (Matthiasstift) de la tiam germanlingva urbo Breslaŭo, kaj pli frue monaĥejo de la kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo.

En la informkesto la bildo montras la eksan katolikan gimnazion sankta Matiaso en Breslaŭo, nun sidejo de la instituto


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search