Palenkero

Palenkero estas kreola lingvo bazata sur la hispana kaj parolata en Kolombio.

Fuĝintaj sklavoj (plejparte nigruloj el Kongo) fondis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj plurajn setlejojn piede de la montaro Montes de María (provinco Bolívar), inter ili la lokon San Basilio de Palenque (palenques = defendilo el lignopalisoj [palos]), el kiu ekestis memstara lingvoinsulo. Kaŭze de la socia izoliteco for de la cetera Kolombio (ĝis 1967 oni povis atingi la vilaĝon nur piede aŭ perĉevale) tiu lingvo povis supervivi ĝis la hodiaŭa tago. La membraro de tiu minoritato estas taksata 3.000 ĝis 4.000 personoj. Proksimume la duono de ili regas palenkeron kaj estas dulingva.

Por komparo jen la Patro nia en la palenkera kaj en la hispana:

Palenkere Hispane
Tatá suto lo ke ta riba sielo,
santifikaro sendá nombre si,
miní a reino sí,

asé ño boluntá sí,
aí tiela kumo a sielo.
Nda suto agué pan ri to ma ría,
peddona ma fata suto,
asina kumo suto a se peddoná,
lo ke se fatá suto.
Nu rejá sujo kaí andí tentación nu,
librá suto ri má. Amén.

Padre nuestro que estás en los cielos,
santificado sea tu nombre.
Venga tu Reino.

Hágase tu voluntad,
así en la tierra como en el cielo.
El pan nuestro de cada día, dánoslo hoy
y perdónanos nuestras deudas,
así como nosotros perdonamos
a nuestros deudores.
Y no nos dejes caer en la tentación,
mas líbranos del mal. Amén.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search