Penitenco

Penitenco nocie multeflankas. Ĝi fakte povas aludi al ĉiuspeca sufero aŭ al sufero pro siaj mankoj, pli specife pro moralaj mankoj; ĝi povas pensigi al sistemoj punrepagaj praktikitaj de religioj por reakiri la pentantajn pekintojn; plie ĝi ne ekskludas la suferojn de la asketa vivo; krome en kristanismo, por konfesioj akceptantaj la konfesan repacigan sakramenton povas signifi ĝuste tiun saman sakramenton; ĝuste por tiuj lastaj pli korekte ĝi signifas sintenojn kaj agadojn per kiuj la pekulo, post la konfeso aŭ rekono de sia kulpo, intencas ripari kaj repagi, ĉe Dio kaj ĉe la kristana komunumo, la malbonon plenumitan per la pekado.

Ĝuste tiu lasta estas la signifo de tiu nocio penitenco kiu eble pli klare nomiĝeblus ripara penitenco, rejustiga post, aparte por katolikismo, la pekliberiga konfeso kaj absolvo. En la latina oni ĝin difinas “satisfactio“ (riparo, sakramenta pentofaro, kutime altrudita de la konfesprenanto).

Ne sufiĉas fakte, laŭ sakramente konfesantoj, konfesi kaj montri penton, necesas ankaŭ akcepti pentofaron kiu inkluzivas, se konkuras la kazo, la materian riparon (ekzemple, la redono de la ŝtelitaĵo, proklamo de la vero por rekonanto ke mem kalumniis ktp). Kaze de praktikantoj de la konfeso estas kutime la sacerdoto kiu, sekve de la deklaro mem de la pekkonfesanto, instigas lian disponecon al riparo kaj rejustigo altrudante pentofaron, nome preĝoj aŭ rezigno al nutraĵo aŭ al kelke da mono por helpi bezonantojn (kaj foje tiu altrudo fariĝis invito kaj sprono al asketa vivo aŭ ankaŭ al pilgrimado).

Ĉiuj kristanaj eklezioj akordas en la fakto ke estas devo de la pekulo, kiu jam obtenis la dian pardonon rilate kulpon per penta konfeso aŭ per penta konsciiĝo pri sia malbonagado, reestabli sin mem kaj perturbitajn aferojn en la antaŭa stato. La strebo profiti de indulgenco, laŭ la praktikantoj de tiu spirita rito, kontribuas al tiu kresko per la konsciiĝo pri la ekzisto de la peno repagota.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search