Peplofilmo

Peplofilmo (aŭ tunika filmosandala filmo) estas unu el la multaj ĝenroj el kiuj konsistas la kinarto. Kvankam temas pri ĉiu ajn filmo kies historio okazas dum la antikvaj epokoj de la Antikva Grekio kaj de la Romia Imperio, tre ofte la klasifiko uzatas por filmoj kiuj ne estas tre bonkvalitaj kaj baziĝas nur sur konataj figuroj de tiaj epokoj. Foje fakto ke la tiamaj vestoj (peplum) ne multe kaŝis la korpon utilis por filmoj kiuj profitis tian montradon por allogi spektantojn; same kaj male en katolikaj landoj estas filmoj kiuj foje estas elsendataj per televido dum la Sankta Semajno, ekzemple en Hispanio, inklude tiukaze ĉefe tiujn kiuj temas pri la historio de Kristo aŭ de kristanoj. Famaj geaktoroj de peplofilmoj estis ekzemple Steve Reeves, Sylva Koscina ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search