Politico

Politico
gazetorevuo • novaĵretejo vd
Dum 23-a de januaro 2007 - nekonata/nuntempe
Sidejo Arlington
Lando Usono
Estr(ar)o Robert Allbritton
Dungitoj 500 (stato: 2017)
Posedata de Axel Springer SE • Capitol News Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Politico estas usona amaskomunikila organizaĵo kiu traktas politikajn aferojn kaj distribuas novaĵojn per interreto, gazetoj, televido kaj radio. La organizaĵo inkluzivas la retejon politico.com, senpagan bultenon distribuitan en la Vaŝingtono kaj Manhatano, revuo, podkasto kaj enhavo liverita tra aliaj amaskomunikiloj [1].

Ideologie, ties priraportado estis priskribita kiel centrisma [2].

La papera gazeto estas disdonata senpage por ĉ. 33,000 ekzempleroj al elektitaj politikaj institucioj en la areo de Vaŝingtono, kiel la Kongreso, la Blanka Domo, la Supera Kortumo de Usono, departementoj kaj administraj agentejoj, lobiistaj kaj aktivulaj grupoj kaj pli. La enspezo venas de reklamado. En 2021, la kompanio estis aĉetita de la eŭropa kompanio Axel Springer SE [3].

  1. "Mission Statement", Politico.
  2. American Views 2020: Trust, Media and Democracy (November 9, 2020). Arkivita el la originalo je August 7, 2020. Alirita January 17, 2021.
  3. Politico LLC – Company Profile. Arkivita el la originalo je May 22, 2020. Alirita 29 November 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search