Postnaciismo

Postnaciismo priskribas la procezon aŭ tendencon laŭ kiuj nacio-ŝtatoj kaj naciaj identecoj perdas sian gravecon relative al supernaciaj kaj tutmondaj unuoj. Kvankam postnaciismo ne estas strikte la malo de naciismo, la du esprimoj kaj iliaj rilataj supozoj estas kontraŭaj.

Ekzistas pluraj faktoroj kiuj kontribuas al aspektoj de postnaciismo, inkluzive de ekonomiaj, politikaj, kaj kulturaj elementoj.

Kreskanta tutmondiĝo de ekonomiaj faktoroj, kiel ekzemple la vastiĝo de internacia komerco kun krudaĵoj, industrivaroj, kaj servoj, kaj la graveco de transnaciaj firmaoj kaj internaciigado de financaj merkatoj, ŝanĝis emfazon de naciaj ekonomioj ĝis tutmondaj. En la sama tempo, politika rajtigo estas parte transdonita de naciaj aŭtoritatoj ĝis superŝtataj unuoj, kiel ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj, la Eŭropa Unio, la NAFTA , aŭ NATO. Krome, amaskomunikilaro kaj distraj industrioj iĝas ĉiam pli tutmondaj kaj faciligas la formadon de tendencoj kaj opinioj je supernacia skalo. Migrado de individuoj aŭ grupoj inter landoj kontribuas al la formado de postnaciaj identecoj kaj kredoj, eĉ se alligitaĵo al civitaneco kaj naciaj identecoj ofte restas gravaj.[1][2][3]

  1. R. Koopmans and P. Statham; "Challenging the liberal nation-state? Postnationalism, multiculturalism, and the collective claims making of migrants and ethnic minorities in Britain and Germany";American Journal of Sociology105:652-696 (1999)
  2. R.A. Hackenberg kaj R.R. Alvarez; "Close-ups of postnationalism: Reports from the US-Mexico borderlands";Human Organization60:97-104 (2001)
  3. I. Bloemraad; "Who claims dual citizenship? The limits of postnationalism, the possibilities of transnationalism, and the persistence of traditional citizenship";International Migration Review38:389-426 (2004)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search