Psikometriko

Psikometriko estas studfako koncerna kun la teorio kaj tekniko de psikologia mezurado. Kiel difinita de la usona Nacia Konsilio pri Mezurado en Edukado (NCME), psikometriko referencas al psikologia mezurado. Ĝenerale, ĝi referencas al la kampo de la psikologio kaj edukado kiu estas rilata al atestado, mezurado, taksado, kaj rilataj aktivaĵoj.[1] Unu parto de la studfako koncernas kun la objektiva mezurado de kapabloj kaj konoj, lertecoj, kondutoj, personecaj trajtoj, kaj eduka atingo. Ekzemple, kelkaj psikometrikaj esploristoj ĝis nun pritraktis la konstruadon kaj validigon de taksaj instrumentoj kiaj demandaroj, testoj, kaj studoj pri personeco. Alia parto de la kampo koncernas kun statistika esplorado kondukanta al la mezurteorio.

Kiel rezulto de tiuj fokusoj, psikometrika esplorado inkludas du ĉefajn taskojn: (i) la konstruo de instrumentoj; kaj (ii) la disvolvigo de proceduroj por mezurado. Praktikistoj de tiu fako estas aluditaj kiel psikometrikistoj. Psikometrikistoj kutime posedas specifan kvalifikon, kaj plej estas psikologoj kun antaŭenira gradigtrejnado. Aldone al tradiciaj akademiaj institucioj, multaj psikometrikistoj laboras por la registaroj aŭ por servoj de homaj rimedoj. Aliaj fakuloj specializas por departementoj de lernado kaj disvolvigo.

  1. National Council on Measurement in Education http://www.ncme.org/ncme/NCME/Resource_Center/Glossary/NCME/Resource_Center/Glossary1.aspx?hkey=4bb87415-44dc-4088-9ed9-e8515326a061#anchorP Arkivigite je 2017-07-22 per la retarkivo Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search