Pulvormetalurgio

ferpulvoro estas ofte uzata por sinterigado.

Pulvormetalurgio (PM) en metalurgio estas termino kiu kovras ampleksan gamon de manieroj en kiuj materialoj aŭ komponantoj estas farataj el metalaj pulvoroj. PM procezoj povas eviti, aŭ ege malpliigi, la neceson uzi forigon de procezitaj metaloj, tiele draste malpliigante perdojn en fabrikado kaj ofte rezulte en pli malaltaj kostoj.

Pulvormetalurgio estas uzata ankaŭ por fari unikajn materialojn maleble fandeblaj aŭ por formi ilin en aliaj manieroj. Tre grava producto de tiu tipo estas volframa karbonido, kiu estas uzata por tranĉi kaj formi aliajn metalojn kaj estas farita el partikloj de volframa karbonido ligita per kobalto. Ĝi estas tre amplekse uzata en industrio por iloj de multaj tipoj kaj tutmonde ~50,000t/jaro estas faritaj per PM. Aliaj produktoj estas sinterigitaj filtroj, porecaj ole-impregnitaj teniloj, elektraj kontaktiloj kaj diamantaj iloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search