Qatna

Qatna
arkeologia loko, telo [+]
Koordinatoj34° 50′ 6″ N, 36° 51′ 57″ O (mapo)34.83536.865833333333Koordinatoj: 34° 50′ 6″ N, 36° 51′ 57″ O (mapo)

Estiĝo-3300

Qatna (Sirio)
Qatna (Sirio)
DEC
Map
Qatna

Vikimedia Komunejo:  Qatna [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Qatna (Katno, URUQa-ṭà-na, URUQàṭ-aṭ-na) estis la ĉefurbo de urboregno en Sirio. Ĝi situis sur la iom pli ol unu kvadratkilometron granda telo Miŝrife en okcidenta Sirio, proksimume 18 km nordoriente de Homs kaj proksimume 180 km nordoriente de la siria ĉefurbo Damasko. Katno estis en la 2-a jarmilo antaŭ Kristo grava komercmetropolo, ĝi kontrolis la plej gravajn komercvojojn de la ĉirkaŭejo, precipe inter Egiptio kaj Mezopotamio, kaj plej verŝajne ankaŭ kun la regno de la hititoj. Katno en 1340 antaŭ Kristo estis detruita de la hititoj. En la Ferepoko tie situis malgranda setlejo, kiu ekzistis ĝis la bizanca epoko[1].

  1. Richter: Quatna. in: Reallexikon der Assyriologie und vorderasiatischen Archäologie (RLA). volumo 11, 1/2. de Gruyter, Berlin 2006, 159-170.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search