Refleksologio estas pseŭdoscienca alternativa kuracmetodo kiu rilatas al akupunkturo[1] kaj kiu baziĝas sur la ideo ke ĉiuj organoj kaj korpopartoj estas ligitaj kun lokoj sur la piedoj, manoj aŭ oreloj, foje uzante ilojn, oleojn kaj lociojn[2][3]. Praktikantoj asertas ke la plando — kelkaj homoj aldonas ankaŭ la manojn kaj orelojn — povas esti dividita en zonoj kiuj korespondas kun partoj de la korpo kiel la koro, la hepato ktp. La promociantoj kaj iniciatintoj de ĉi tiu praktiko, kiuj portas la ŝarĝon de pruvo, neniam provizis ajnan pruvon pri la terapia efikeco kiun ili asertas. Krome, retrospektive, klinikaj provoj ankoraŭ ne pruvis ajnan specifan efikecon de refleksologio, aŭ diagnoze aŭ terapie. Ĝi estas tiel efika kiel simpla ripozo. Ankaŭ ne ekzistas evidenteco, ke regulaj refleksologiaj sesioj ludas preventan rolon.
Per masaĝtekniko de la tiel nomataj refleksaj punktoj de la piedoj kaj manoj refleksologoj provas ripari la tiel nomatan energiobalancon kaj senti je kiu koresponda organo io malbonas. Laŭ la refleksologio, malsano estas la sekvo de energiblokadoj kaj ĝuste la energitrafluo estas la bazo de nia sano. Tiu ĉi ideo ne kongruas kun la tradicia moderna medicino, kiu ligas malsanoj al indikeblaj malsanigantoj kiel bakteriaj inflamoj aŭ al genaj faktoroj.
La refleksologia mapo montras refleksozonoj je la piedo aŭ la mano:
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search