Regionismo

Regionismo estas konduto celanta valorigi kaj defendi apartecojn kaj identecojn de regionoj en nacio, en politika kadro, kaj kiuj celas konsentigi al si relativan politikan kaj ekonomian aŭtonomecon. La regionoj fariĝas intera povo inter la centra povo de la ŝtato kaj la lokaj institucioj. Regionismo havas ankaŭ pli ĝeneralan signifon, laŭ kiu ĉiu enŝtata movo celanta al identeca aserto de regiono pavas estis konsiderata regionisma. Institucia regionismo estas traibuo de iuj povoj al regionoj (ŝtataj subdividoj), per diversaj rimedoj (transdono, delegado, malcentralizo). Tio estas konstitucia procedo mala al federismo, en kiu regionoj aŭ ŝtatoj federantaj sin delegas povojn al supera nivelo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search