Retefiko estas karakterizaĵo kiu faras ke bono aŭ servo havas valoron al ebla kliento kiu dependas de la nombro de aliaj klientoj kiuj posedas la bonon aŭ uzas la servon. Do, la kvanto da antaŭaj adoptantoj influas la valoron por la sekva alprenanto.
Konsekvenco de retefiko estas ke aĉeto de bono malrekte gajnigas aliajn homojn kiuj posedas la bonon — ekzemple aĉeto de telefono faras aliajn telefonojn pli utilaj. Tiu tipo de kromefiko kiu okazas per transakcio nomiĝas eksteraĵo en ekonomiko, kaj eksteraĵoj kiuj okazas per retefikoj nomiĝas retaj eksteraĵoj. La rezulta sekvanto efiko estas ekzemplo de pozitiva retrokupla maŝo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search