Retrofuturismo

Retrofuturisma reprezentaĵo pri fluganta Lokomotivo

Retrofuturismo estas ia arta tendenco al reprezentado de la estonto produktita antaŭ la jaro 1990. Karakterizata de la miksado de "retroaj" stiloj kun eksmoda Teknologio, retrofuturismo esploras temojn pri la tensio inter pasinteco kaj estonto, kaj inter la rezultoj de alieneco kaj plifortigo okazataj de la teknologio. Unue eksprimita per artaj kaj teknologiaj modifoj, kiuj celis espeguli en la reala modo la fantaziajn mondojn, la retrofuturismo manifestaciis ankaŭ per Arkitekturo, ModoLiteraturo kaj Kino.

Tiu tendenco ne baziĝas sur moderneco, sed ja en eblaj aŭ modifitaj "estontoj". Guffey atentigis ke retrofuturismo estas "freŝdata neologismo", sed "baziĝas sur febraj imagoj futuremaj de spacaj kolonioj kun flugantaj aŭtoj, robotaj servuloj, kaj interstelaj vojaĝoj... La retro-futurismo emerĝis kiel pli skeptika reago al tiuj sonĝoj".  Atingis sian nuntempan formon en 1970, epoko de rapide evoluanta teknologio. Ekde la apero de personaj komputiloj ĝis la naskiĝo de la unua ektogeneza bebo. Samtempe multaj homoj komencis demandi ĉu la teknologio atingus ĝian antaŭan promeson pri plibonigo de homaj vivoj.

Laŭ la arta revuo Retrofuturism, publikigita inter 1988 kaj 1993, la termo Retrofuturismo estis kreita de Lloyd Dunn je 1983.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search