Rondo kiel objekto, estaĵo estas io pli-malpli samforma kiel cirklo aŭ sfero: ronda turo, fenestro, tablo, buŝeto; ronda pilko, kapo, kuglo.
- Rondo kiel socia fenomeno estas aparta aro da homoj, kunvenantaro, societo; "rondeto" estas malgranda societo.
- Ĝeneralsence, "rondigi" signifas fari ion ronda (rondigi ŝtonon), ankaŭ uzeblas figurasence (rondigi siajn frazojn).
- En matematiko, "rondigi" signifas proksimumi nombron per alia nombro kun malpli da decimaloj (ekz. rondigante pi je 2 decimaloj, oni ricevas 3,14;), aŭ por entjero kun malpli da nenulaj ciferoj en la dekstra parto (ekz. rondigante la nombron 21 oni uzas la naturan nombron 20).