Salioj

Salioj
Dinastio
dinastio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La salioj, germane Salier, estis orientfranka nobela dinastio ene de la Sankta Romia Imperio de la 10-a ĝis la 12-a jarcento. Ilia devenregiono estis la apudrejnaj regionoj Speyergau, Wormsgau kaj Nahegau. Pli malfrue ili estis parte dukoj de Loreno kaj Frankonio. De 1027 ĝis 1125 el la gento venis la romi-germana imperiestro. Ne intermiksu la genton kun la salfrankoj de la 3-a ĝis 4-a jarcento, germane SalierSalfranken, kiuj estis parto de la frankoj kaj setlis ĉe la malsupra Rejno ĝis la hodiaŭa Salland en Nederlando.

Supozeble la nomo venas de la merovida reĝo Klodvigo la 1-a, kiu enkondukis la leĝaron kun la nomo Lex Salica (en esperanto: “salfranka leĝo” aŭ “salia leĝo”). salicus baldaŭ staris por la tuta franka popolo. En la malfrua mezepoko la esprimo „salia“ estas ĝenerale akceptita por la dinastio. Poste „salia“ nur staras por Konrado la 2-a kaj liaj idoj. [1]

  1. Nina Kühnle: Konrad II. (1024-1039) - Auftakt einer Dynastie. En: Historisches Museum der Pfalz Speyer (eld.): Die Salier. Macht im Wandel. 2011, p. 12.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search