Salland

La loko de la historia regiono Salland (ruĝa kaj ruĝ-griza) ene de Overiselo (malhelgriza) kaj Nederlando (helgriza); la ruĝ-griza areo apartenas al la urba regiono Twente.

Salland - jen nederlande, malaltsakse: Sallaand, frise Sallân - estas regiono en la nederlanda provinco Overijssel (Overiselo).

La regiono inkluzivas la areon inter la urboj Deventer, Zwolle, Ommen kaj Rijssen-Holten kaj estas pejzaĝe interesa kun malgrandaj kasteloj kaj arbaroj. La orienta bordo de la rivero IJssel formas la okcidentan limon de la regiono. Krom la menciitaj urboj, aparte gravas la ampleksa industria vilaĝo Raalte. De turisma intereso estas la Nacia Parko Sallandse Heuvelrug ("Salland-a dorso de montetoj"), kies milde ondantaj montetoj altiĝas ĝis 75 m super la marnivelo, biciklovojaĝoj kaj urba arkitekturo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search