Salpeklado

Salo aldonita al ŝinko.

Salpeklado estas unu el variaj procezoj por konservado kaj gustigado de manĝoj kiaj viando, fiŝoj kaj vegetaloj, per aldonado de kombino de salo, nitratoj, nitritoj[1]sukero. Multaj salpeklaj procezoj ankaŭ inkludas fumaĵadon, spicadon, aŭ kuiradon. Sekigado estis la plej frua formo de manĝopeklado.[1] Saligadopeklado forprenas humidecon el la viando pere de procezo de osmozo. Viando estas peklata per salo aŭ sukero, aŭ per kombinado de ambaŭ. Ankaŭ nitratoj kaj nitritoj estas ofte uzataj pro pekladi viandon kaj ĝi kontribuas al la karaktera roza koloro, same kiel al la inhibo de Clostridium botulinum. Salpeklado estis la ĉefa vojo konservi viandon kaj fiŝon ĝis la fino de la 19a jarcento.

  1. 1,0 1,1 "Historical Origins of Food Preservation." Arkivigite je 2011-10-15 per la retarkivo Wayback Machine University of Georgia, National Center for Home Food Preservation. Alirita en Junio 2011.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search