Seksologo

Seksologo estas la homo, kiu science okupiĝas pri seksologio. Seksologo ofte estas psikologo, kuracistosocilaboristo. Seksologo helpas homojn pri iliaj seksaj problemoj. Ili povas trakti personajn problemojn rekte ĉe la interesato, ekzemple en konsultejoj, klinikoj ktp., aŭ ankaŭ dediĉi sin al ĝenerala disvastigado de konoj kaj problemsolvoj, ekzemple pere de amaskomunikiloj (radiaj kaj televidaj programoj, gazetaraj artikoloj, foje en regulaj rubrikoj, ktp.), prelegoj, fakaj kongresoj, kunsidoj ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search