Senmitigo estas praktiko de persono aŭ organizaĵo, kiu provas malkaŝi aŭ misfamigi asertojn, kiujn oni kredas malveraj, troigitaj aŭ malmodestemaj[1]. Ĝi ofte rilatas al skeptikaj esploroj de polemikaj temoj: nifoj, supozeble paranormalaj fenomenoj, konspira teorio, alternativa medicino, religio, same kiel la studo de marĝenaj sciencoj aŭ pseŭdosciencoj.
Se senmitigantoj ne atentas, iliaj komunikadoj povas misefekti, plifortigante la longperspektivan kredon de publiko je la mitoj. Tiel, misfunkcia efiko povas okazi se mesaĝo pasigas tro da tempo ĉe la negativa flanko, se ĝi estas tro kompleksa aŭ se ĝi estas minaca[2]. Male, prezenti faktajn datumojn pridubantajn kredon kaj malkaŝi la retorikaj subterfuĝoj uzataj por subteni ĝin konsistigas pruvitan metodon por kontraŭbatali misinformadon[3][4].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search