Silezoj

Silezoj
Virino surmetanta silezian tradician veston en Teŝinio en 1914
etno
Lechites
Suma populacio
Kelkaj milionoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Pollando 847 mil (plejparte pola-silezia naciecoj)[1]
 Germanio 3 milionoj nur en FRG en 1970[2]
 Ĉeĥio Preskaŭ 20 000
Lingvo(j)
germana, silezia-germana, pola, silezia-pola, ĉeĥa kaj teŝina dialekto
Religio
Katolika Eklezio, Luteranismo
Parencoj

Poloj, Ĉeĥoj, Soraboj, Germanoj, Aŭstroj

vdr

Silezoj (silezi-pole: Ślůnzoki; silezi-germane: Schläsinger; pole Ślązacy; ĉeĥe Slezané; germane Schlesier) estas homoj, kies familioj dum generacioj loĝis aŭ loĝas en Silezio, kaj en la pli granda norda parto, kiu de mezo de la 18-a ĝis mezo de la 20-a jarcento nomiĝis Prusia Silezio inkluzive de orienta Supra Silezio, kiu post la Dua Mondmilito estis forprenita el la Germana Regno kaj donita al administrado de la Pola Popola Respubliko, kaj en la pli eta kaj pli suda parto nomata Aŭstria respektive Ĉeĥa Silezio.

En Silezio unue vivis keltoj kaj ĝermanoj (aparte lugioj kaj silingoj), en la 6-a jarcento alvenis okcidentaj slavoj, ekde la 12-a jarcento grandkvante alvenis germanlingvaj setlistoj, tiel ke ĝis la 20-a jarcento en Silezio sume vivis plejparte germanoj, je granda parto parolantoj de la silezia-germana, kaj je malplimulto slavaj parolantoj de la pola, silezia-pola, ĉeĥa kaj teŝina dialekto respektive laĥa lingvo. Post la Dua mondmilito la teritorioj de Pollando oriente de la Curzon-linio estis akiritaj de Sovetunio, kaj la teritorioj de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo inkluzive de Prusia Silezio estis donitaj teorie al administrado de la Pola Popola Respubliko, fakte al ties posedo. Praktike ĉiuj germanlingvanoj el Silezio kaj la aliaj teritorioj oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj ĝis la vintro 1946/1947, kaj granda plimulto de la pollingvanoj el la teritorio oriente de la jam en 1945 estis translokigitaj en la "novan teritorion" de Pollando, kiel ke la pola ŝtato praktike estis ŝovita okcidenten je proksimume 250 kilometroj je la arbitra postulo de Sovetunio. Dum Prusia Silezio laŭ la censo de 1939 havis 4,6 milionojn da loĝantoj, preskaŭ ĉiuj germanlingvaj, pli ol 3,6 milionoj da germanlingvaj silezoj inter 1945 kaj 1947 estis perforte translokigitaj al la teritorioj de la postaj ŝtatoj FRG (je pli-malpli du trionoj) kaj GDR (je pli-malpli triono), sed tamen laŭ deveno restis silezoj. Laŭ la censo de 1970 en FRG 3 milionoj da civitanoj indikis esti germanlingvaj silezoj.[2] Parto de la poloj, en 1945 el la polaj teritorioj oriente de la Curson-linio loĝigitaj al Silezio.

  1. (angle) The Institute for European Studies, Ethnological institute of UW
  2. 2,0 2,1 "Volkszählung vom 27. Mai 1970" ["censo de la 27-a de majo 1970"] en Okcidenta Germanio, Statistika oficejo de FRG, eldonejo W. Kohlhammer, 1972, OCLC: 760396, (germane)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search