La Unua sklava milito (135-132 a.n.e.) okazis en Sicilio, estrita de Eŭnoo, sklavo kiu proklamiĝis profeto, kaj Kleono.
La Dua sklava milito (104-100 a.n.e.) okazis ankaŭ en Sicilio kaj estis estrita de Trifono kaj Ateniono.
La Tria sklava milito (73-71 a.n.e.) okazis en Italio kaj estis estrita de Spartako. Tiu lasta estis diference la plej konata kaj grava el la triopo. Spartako, per grandaj venkoj, ege damaĝis la respublikan armeon kaj estis la nura sklavestro kiu preskaŭ atingis la venkon.