Slavomolisano

Slavomolisano
dialekto • slava mikrolingvo • moderna lingvo • lingvo
Western South Slavic
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 svm
  Glottolog slav1254
Angla nomo Slavomolisano
Franca nomo slave molisan
vdr
Regiono Molise kie oni parolas Slavomolisane.

Slavomolisano, konata ankaŭ kiel MoliseslavaMoliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Molise de suda Italio, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić). Estas malpli ol milo da aktivaj parolantoj, kaj malpli ol 2 000 pasivaj parolantoj.[1]

Tiu kroata variaĵo estis konservita ekde kiam grupo de kroatoj elmigris el Dalmatio pro la antaŭenveno de Otomanaj turkoj. La loĝantoj de tiuj vilaĝoj parolas Ŝtokavian dialekton kun Ikavia akĉento, kaj forta sudĉakavia adstratumo. La Moliskratoj konsideras sin slavaj italoj, kun sudslava heredo kaj kiu parolas slavan lingvon, pli ol simple etnaj slavoj aŭ kroatoj.[1] Kelkaj parolantoj nomas sin mem Zlavi (slavoj) aŭ Harvati (kroatoj) kaj nomas sian lingvon simple na našo ("nia lingvo").

  1. 1,0 1,1 Breu, Walter (2012-03-06). "Request for New Language Code Element in ISO 639-3" (PDF). ISO 639-3 Registration Authority. Alirita la 27an de senptembro 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search