Soledad

La insulo Soledad (soleco, do ankaŭ insulo Soleco), en angla East Falkland nome Orienta Falklando kaj en hispana Isla Soledad) estas la plej granda insulo de la Falklandoj aŭ Malvinoj en Suda Atlantiko ĉe suda Argentino, kun areo de 6,605 km² nome 54% el la totala areo de la Falklandoj. La insulo konsistas el du ĉefaj terpecoj, la plej suda el kiuj estas konata kiel Lafonia, kun mallarĝa istmo kiu estis scenejo de la Batalo ĉe Anserejo dum la Malvina Milito.

La du ĉefaj setlejoj en la Falklandoj, nome Stanlejo kaj Mount Pleasant, ambaŭ el kiuj estas en la norda duono de la insulo Soledad estas hejmo de tri kvaronoj de la populacio de la insulo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search