Spermokonkurenco aŭ Spermokonkurado estas konkurado inter la spermo (fakte la spermatozooj) de du aŭ pliaj diferencaj maskloj por fekundigi ovon.[1] Tio okazas kiam inoj decidis engaĝiĝi en eksterpara sekspariĝo por pliigi iliajn ŝancojn en produktado de pli realigeblaj idoj, do konkurado evoluis.[2] Pariĝi kun pli ol unu masklo generis situacion konatan kiel spermokonkurado; la ĉeesto de spermokonkurado kondukis al evolua respondo; respondo kiu kaŭzis ke maskloj evoluigis adaptadojn al helpo pliigi iliajn ŝancojn pri reprodukta sukceso.[3] Spermokonkurenco rezultas el seksa konflikto inter maskloj kaj inoj.[2] Maskloj evoluigis plurajn taktikojn kiuj povas esti klasifikataj kiel defendaj roloj inklude: ekzemple partnero-gardado, pariĝoŝtopiloj, kaj liberigado de toksaj generaj substancoj por redukti inajn re-sekspariĝajn tendencojn.[4] Atakaj taktikoj de spermokonkurado inkludas rektajn malhelpojn fare de unu masklo kontraŭ la reprodukta sukeso de alia masklo, ekzemple fizike formovante la spermon de alia masklo antaŭ pariĝi kun ino.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search