Starkomedio

Starkomediisto en Usono (Flappers Comedy Club Burbank, 2013)
Starkomediisto en Usono (Flappers Comedy Club Burbank, 2013)

Starkomedio[1]tujkomedio[2] (angle: Stand-up Comedy, laŭvorte "starantula komikaĵo"), ankaŭ nomebla improvizita aŭ spontanea komedio, estas ŝerca teatra formo. Kompare al moderna kabaredo, la teatra elemento en starkomedio estas limigita. Kie en kabareda spektaklo estas ofte klaraj nombroj, aktoraj kaj muzikaj partoj, starkomedio estas nur humura monologo, ofte kun malstrikta kaj persona karaktero. La nomo tujkomedio celas akcenti la spontaneecon de la prezento.

  1. vorto ekzemple uzata en la rettaglibra paĝo PER NETFLIKSO: Tri kolombiaj starkomediaj filmoj de la retejo Esperanto Kolombio el julio 2018 (esperante)
  2. vorto ekzemple uzata en la artikolo 10 Plej Pagitaj Komikuloj en la Mondo de la retejo kiiky.com el marto 2023 (esperante)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search