Tatlingvo | ||
---|---|---|
sekreta lingvoludo | ||
La tatlingvo (angle Tutnese, Yuckish, aŭ Double Dutch) estas anglalingva lingvoludo aŭ kodo. Ĝi estiĝis dum la epoko en usona historio, kiam estis kontraŭleĝe instrui legi aŭ skribi al sklavoj. Per tiu lingvaĵo la sklavoj povis instrui unu al aliaj kiel literumi la anglajn vortojn, kaj samtempe kaŝi la sencon de siaj frazoj kontraŭ malamikaj oreloj. Post la liberiĝo de la sklavaro, la tatlingvo restis uzata kiel lingvoludo inter infanoj (simile al la pli ĝenerale konata "porka latino"), kaj kiel rimedo por privatigi konversaciojn inter maturuloj (ekzemple por ke (blankulaj) policanoj ne komprenu).[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search