Toompea

Toompea
monteto
Alteco

45 m

Geografia situo 59° 26′ N, 24° 44′ O (mapo)59.43694444444424.74Koordinatoj: 59° 26′ N, 24° 44′ O (mapo) f4
Toompea (Talino)
Toompea (Talino)
DEC
Situo de Toompea
Map
Toompea
vdr

Toompea (el la germana: Domberg, "Katedrala Monteto") estas kalkoŝtona monteto en la centra parto de la urbo Talino, nome ĉefurbo de Estonio. La monteto estas altebenaĵo, de ĉirkaŭ 400 por 250 metroj, havas surfacon de 7 hektaroj kaj estas ĉirkaŭ 20–30 metrojn pli alta ol la ĉirkaŭaj areoj. En folkloro la monteto estas konata kiel amas-tumulo super la tombo de Kalev, starigita por lia memoro fare de sia funebranta edzino.

La historio de Toompea estas tre ligita al la historio de regantoj kaj povo en Estonio.[1] Aktuale Toompea estas la centro de la Registaro de Estonio kaj de la Riigikogu (parlamento), ambaŭ ofte simple referencataj kiel Toompea.[2] La loko de la Riigikogu estas la Toompea Kastelo, situanta en la sudokcidenta angulo de la monteto kun en la pinto la turo Tall Hermann. La flago en la pinto de la turo estas unu el la plej bone konataj simboloj en Estonio de la funkcianta registaro.[3]

Toompea estas parto de la heredloko de Unesko de la Talina Malnova urbo.

  1. "Historio de Riigikogu > Toompea Kastelo". Riigikogu. Alirita la 4an de februaro 2019.
  2. Miljan 2004, p. 474
  3. Miljan 2004, p. 373

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search