Tradukscienco

Tradukscienco aŭ foje traduktologio[1]tradukaj studoj, estas branĉo de lingvistiko, kiu studas la tradukadon (skriba aktiveco) aŭ interpretadon (buŝa aktiveco) inter lingvoj (precipe fare de homoj). Pri komputila tradukado (ankaŭ "maŝtradukado") okupiĝas precipe komputila lingvistiko kaj korpusa lingvistiko. Kiel kirurgio, tradukado postulas juĝon, precizecon kaj sperton[2].

Tradukado estas konvertiĝo de fontlingvo (L1) al cellingvo (L2). Fontoteksto estas la teksto kiun oni tradukas. Lingvo de la fontoteksto nomiĝas fontlingvo (L1). La lingvo en kiun la teksto estas tradukata nomiĝas cellingvo (L2).

Tradukscienco rilatas al diversaj tradukaj kampoj:

Estas tri manieroj traduki:

  • proksima tradukado,
  • libera tradukado
  • maŝinhelpata tradukado.

Ĉar tradukscienco estas formo de lingvo-kontakto, ĝi ankaŭ traktas aspekton de la interkultura komunikado, ĉar la plej malfacila tasko dum tradukado situas en la semantika parto de la lingvo kaj sekve ĝiaj frazeologioj kaj ĉiuj eblaj kulturaj aludoj. Ekzemploj estas la terminoj kiuj varias laŭ la sociaj reguloj (ĉefe terminoj pri la socia kaj politika organizo en diversaj civilizacioj, nekompreneblaj sen la kulturhistoriaj scioj) aŭ kiuj ne ekzistas en iuj lingvokomunumoj[3]. Specifaj vortumoj kaj tekstoj pri la vivo de la esperanto-komunumo ankaŭ estas malfacile aŭ tute ne tradukeblaj[3].

Pro ĝia multidisciplina naturo, la tradukologio pruntas multajn konceptojn kaj procedojn de aliaj studkampoj inter aliaj : kompara literaturscienco, informatiko, historio, lingvistiko, filologio, filozofio, socia psikologio, semiotikoterminologio[1].

La rusa teoriisto de la tradukarto, Kornej Ĉukovski, skribas jenon en sia libro "Supera Arto" (Moskvo, 1963): "Ĉiu epoko indas la tradukon, kiun ĝi daŭre toleras, kaj ankaŭ la tradukon, kiun ĝi admiras." Post longaj historiaj kaj teoriaj ekskursoj, post multaj konkretaj observoj li konkludas, ke la nocio "ĝusteco" estas ŝanĝebla kaj ke "ĉiu epoko kreas propran imagon pri tio, kion signifas ĝusta traduko."

  1. 1,0 1,1 Hurtado Albir, Amparo (2001). Traducción y Traductología: Introducción a la traductología. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-1941-6.
  2. (en) Luis Magrinyà, Vivu Translation!, Words Without Borders, la 1-an de februaro 2014.
  3. 3,0 3,1 Michel Duc Goninaz, Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado, en : Detlev Blanke, Ulrich Lins, La arto labori kune, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdamo, 2010, p. 395-397.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search