Uskleco

La du uskloj de la unua litero de la Esperanta alfabeto.

Uskleco estas la karakterizaĵo kiu kontrastigas la majusklan kaj minusklan formojn de laŭsignife egalaj literoj en la modernaj eŭropaj alfabetoj (novlatina, novgreka, cirila).

En la norma Esperanto la literoj posedas nur la du indikitajn usklojn: la majuskloj estas

ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ

kaj la minuskloj estas

abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz

La terminon usklo oni aplikas ankaŭ al la vortoj: la vorto „vorto“ estas minuskla (konsistas el minuskloj); la vorto „UEA“ estas tutmajuskla (ĉiuj ĝiaj literoj estas majuskloj).

Iuj vortoj kombinas la usklojn:

  • La nomojn proprajn oni komencas per majusklo kaj daŭrigas per minuskloj: „Petro“, „Ĉinio“. Tiaokaze oni parolas pri nomuskla skribo.
  • En iuj vortoj oni pli libere miksas la maujsklojn kun minuskloj: „AdE“, „NaCl“, dosierNomo, „iPad“; tio estas miksuskla skribo.

En kelkaj skribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas estkiel literojn (ekz-e la ĉeĥa ch aŭ la serba-kroata nj); la surogataj esperantaj skriboj per cx, gx, hx, jx, sx, ux aŭ per ch, gh, hh, jh, sh apartenas al la sama speco. Tiaj malsimplaj literoj posedas po tri usklojn, simile al la plurliteraj vortoj: krom la usklojn majuskla kaj minuskla ili havas ankoraŭ nomusklon je la nivelo alfabeta, la literformon uzatan por skribi nomojn proprajn:

minuskle cx gx hx jx sx ux ehxosxangxo
MAJUSKLE CX GX HX JX SX UX CXIUJXAUXDE
Nomuskle Cx Gx Hx Jx Sx Ux Sxekspiro

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search