Votoj

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Voto (apartigilo).
Votoj
Flago
etno
finn-ugra lingvaro
Suma populacio
64
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
vota lingvo
Religio
ortodoksismo
vdr

La Votoj, memnome vadjalajzõt (singulare vadjalajn), estas finn-ugra popolo historie loĝanta inter la Estona nordolimo (ekde Estona urbo Narva) kaj Sankt-Peterburgo, do en la tradicia areo de Ingrio. Post la 2-a mondmilito Stalino sendis multajn Votojn pune al foraj provincoj, pro iliaj "malkuraĝeco" kaj "nelojalo" dum la milito, kaj la Vota etno pli-malpli malaperis. En 1848 estis ĉirkaŭ 5000 Votoj, dum en 1989 nur 62 personoj ankoraŭ parolis la Votan lingvon, kaj el tiuj 62 la plej junaj naskiĝis en 1930.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search