Woke

Usona politikisto Marcia Fudge tenanta t-ĉemizon kun la titolo "Restu Woke, Voĉdonu" en 2018
Usona kantisto Lead Belly uzis la frazon "Stay woke" en kanto kiun li skribis en 1938 pro la Scottsboro Boys- afero.
Donald Trump ĉe la Konservativa Konferenca Konvencio (CPAC) okazigita en Florido en 2022.

Woke [elp. ŭo:k] derivata de la afro-usonangla esprimo "staying woke" ('resti vekita' aŭ alivortumite 'esti por pli da egaleco') kaj rilatas al konscio pri problemoj rilate sociaj maljustaĵoj kiel diskriminacio kaj rasismo kontraŭ malplimultoj en la socio [1][2]. En tiu konteksto la vorto estas ofte uzata fare de aktivuloj okupiĝantaj pri socia justeco kiel virinaj rajtoj kaj rajtoj de malplimultoj.

La termino estas uzata malsame. Ekde ĉirkaŭ 2020, la esprimo "woke" ĉiam pli evoluis al negative ŝargita esprimo, kiel akuzo de troa politika korekteco aŭ asociata kun nuliga kulturo (angle: cancel culture) kaj malvolan memcenzuron. Ĝi estis temo de interretaj memeoj, sarkasma vortumo kaj kritiko[3].

  1. (en) Butterworth, Benjamin, What does 'woke' actually mean, and why are some people so angry about it?. inews.co.uk, la 26-an de junio 2021.
  2. (nl) Selma Franssen, Woke, nieuwsindeklas.be, la 10-an de novembro 2021.
  3. (en) "Public split on whether 'woke' is compliment or insult, and unsure what 'culture wars' means – despite huge surge in media coverage", King's College London, la 26-an de majo 2021.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search