Pet Shop Boys estas angla sintez-popa duopo formita en Londono en 1981. Konsistanta de ĉefkantisto Neil Tennant kaj klavaristo Chris Lowe, ili vendis pli ol 50 milionojn da diskoj tutmonde, kaj estis listigitaj kiel la plej sukcesa duopo en la historio de la brita muziko en la eldono de 1999 de The Guinness Book of Records. Ili ricevis multajn premiojn kaj nomumojn, kaj sukcesis meti siajn diskojn kaj kantojn en pintaj sukcesoj, kiel britaj numeroj unuaj: nome "West End Girls" (ankaŭ numero unua en usona Billboard Hot 100), "It's a Sin", sintez-popa versio de "Always on My Mind", kaj "Heart". Aliaj pintaj sukcesoj estis reludado de "Go West", kaj ilia propra "Opportunities (Let's Make Lots of Money)", kaj "What Have I Done to Deserve This?" en dueto kun Dusty Springfield. Kun kvin usonaj pintaj sukcesaj unuopaĵoj en la 1980-aj jaroj, ili estas asociaj kun la Dua Brita invado.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search