-al-

Ĉi tiu artikolo temas pri kvazaŭmorfemo en Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Al.
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

-al- estas kvazaŭ-sufikso en multaj vortoj en Esperanto. Ĉi tio signifas ke ĝi estis sufikso en iuj romanidaj lingvoj, el kiuj la vortoj estas prenitaj en Esperanton, sed ne estas vera sufikso en Esperanto.

La radikoj kun kaj sen "al" en la fino estas apartaj sendependaj radikoj, kun apartaj sed ofte iel similaj signifoj. Ekzemple:

  • (el NPIV):
    soci-o : reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantoj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj, ktp
    social-a koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn de socio, kontraste kun la politikaj → social-ism-o
  •  
    norm-o 1 Ordinara, laŭregula stato, ĝenerale rekonata kiel modelo 2 (juro) Preskribo aŭ regulo en ĝenerale aplikebla leĝo aŭ ekvivalenta akto 3 Ĝenerale rekonata kaj ofte leĝe difinita regulo pri minimuma nivelo de produktokvalito, sekureco, higieno ks. 4 (teĥnologio)
    normal-a 1 Tia, kian oni povas antaŭvidi laŭ la naturo, laŭ kutimo, la ordinaraj kondiĉoj (komparu: normala distribuo) 2 (matematiko) Orta

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search