Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La sufikso -um- montras vorton kiu rilatas al la ĉefvorto. -um- mem ne havas difinitan signifon, do la rilato povas esti diversspeca. Tial oni devas lerni ĉiun vorton kun -um- aparte. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de um-vortoj kun similaj signifoj:
Kelkaj um-vortoj tamen ne apartenas al iu ajn grupo:
Kvankam oni devas lerni ĉiun um-vorton aparte, oni tamen povas argumenti, ke la ekzisto de -um- en Esperanto plifaciligas ĝin: Estas pli facile aparte memorigi, ke iu vorto estas um-derivaĵo de alia vorto, ol memorigi tute novan radikon sen difinita rilato al aliaj radikoj.
Jen listo de elektitaj um-vortoj:
-umo: alfabetumo, brulumo, cicumo, ĉarumo, ekstremumo, grajnumo, hufumo, kalkanumo, kolumo, komunumo, kortumo, laktumo, manumo, mondumo
-umi: aerumi, akvumi, amindumi, antaŭplenumi, bitumi, butikumi, cerbumi, brakumi, faldumi, fingrumi, foliumi, glaciumi, glitumi, gustumi, kafejumi, kalkumi, kolombumi, krucumi, langumi, lavumi, literumi, lokumi, lotumi, manumi, mastrumi. okulumi
-uma: [numero]-uma , dekstruma, inerciuma, komunuma, monduma
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search