Abel Montagut

Ĉi tiu artikolo temas pri kataluna esperantisto kaj verkisto. Por matematikisto rigardu la paĝon Niels Henrik Abel. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Abelo (apartigilo).
Abel Montagut
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1953 (1953-04-23) (71-jaraĝa)
en Llardecans
Lingvoj Esperantohispanakataluna vd
Ŝtataneco Andoro
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Daa-35 vd
Okupo verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Traduko, Esperanto kaj kreiva kaj profesia verkado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Katalunio vd
Verkado
Verkoj La enigmo de l'ar@neo ❦
Poemo de Utnoa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Abel Montagut i Masip
Persona informo
Aliaj nomoj Daa-35
Naskiĝo aprilo 1953
en Llardecans
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Nacieco kataluno
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La enigmo de l'ar@neo
Poemo de Utnoa
Esperanto
Verkis en Esperanto en Esperanto, en la kataluna
vdr

Abel Montagut i Masip ([abèl montagút i masíp]; naskiĝis en 1953 en Llardecans, Katalunio) estas verkisto kaj tradukisto. Li estas Esperanto-poeto kaj iama mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li licenciiĝis pri kataluna filologio en Estudi General de Lleida (Barcelona Universitato).[1]

Dufoje li premiiĝis ĉe katalunlingvaj beletraj konkursoj pro siaj rakontoj. Dekkvar-jara li eklernis Esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon Llull, Ausias March, Jacint Verdaguer, Salvador Espriu, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka Amkantoj de Ausias March, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiel Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.

  1. El Abel Montagut, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 12

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search