Acetata acido

Acetata acido
Pilka modelo
Kemia strukturo de la acetata acido
Pilka modelo
3D Kemia strukturo de la acetata acido
Alternativa(j) Nomo(j)
Etanata acido
Acetum[1]
Acidum aceticum
Kemia formulo H3CCOOH
PubChem-kodo 176
ChemSpider kodo 171
CAS-numero-kodo 64-19-7
Karakterizaĵoj
Acideco (pKa) 4.76
Molmaso 60.05 g·mol-1
Aspekto senkolora likvaĵo
Denseco 1.049 (48% akva solvaĵo)
g/mL (liquid)
Fandopunkto 16 °C; 61 ; 289 K
Bolpunkto 118 °C; 244 ; 391 K
Refrakta indico  1,3710
Akva solvebleco Tute miksebla
pKa -1,4
Viskozeco 1.22 mPa s
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R10 R35
Sekureco (S1/2) S23 S26 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Danĝera
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Aceta acido, sisteme ankaŭ nomata Etanata acido, estas karboksilata acido kun kemia struktura formulo CH3-COOH. En Normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo ĝi estas senkolora likvaĵo kun pikanta odoro. Je normaj atmosfera premo senakva aceta acido degelas je temperaturo 16.7 °C kaj bolas je temperaturo 118.1 °C. En tiuj kondiĉoj la acetata acido estas nomata glacia acetata acido kaj ĝi estas akragusta kaj iritaflara. Krom la produktado de hejma vinagro, ĝi estas ĉefe uzata kiel antaŭilo de la povinila acetato[2] kaj celuloza acetato. Kvankam ĝi estas klasifikata kiel malforta acido, koncentrita acetata acido estas koroda kaj atakeblas la haŭton.

Glacia acetata acido

Acetata acido estas la dua plej simpla karboksilata acido (post la formiata acido) kaj estas grava kemia reakcianto kaj industria kemiaĵo, ĉefe uzata en la produktado de celuloza acetato por fotografiaj filmoj kaj polivinila acetato por la produktado de lignogluo, samkiel sintezan fibroj kaj teksaĵoj. Hejme, diluita acetata acido ofte uzatas kiel malkrustiga aganto. En nutroindustrio, la acetata acido estas identigata sub la kodo E260 kiu indikas la acidecoregulantojn kaj kondimentojn. Kiel aldona nutraĵo ĝi estas aprobita de multaj landoj, inkluzive de Kanado, Eŭropa Unio, Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La tutmonda konsumo de acetata acido estas ĉirkaŭ 6.5 milionoj da tunoj jare (Mt/j), el kiuj 1.5 Mt/j estas recikligitaj kaj la resto estas fabrikita el petrokemia krudmaterialo. Kiel kemia reakcianto, biologiaj fontoj por acetata acido estas alte interesaj, tamen entute ne estas konkuraj. Vinagro estas acetata acido diluita, ofte produktita pere de fermentado kun sekva oksidado de etanolo.

  1. British Pharmacopoeia
  2. PubChem

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search